






|
|
TULUZO
:
Ĝi estas nomata " la ville rose "
(vil roz ) , do la roza urbo . Ne la rozoj sed la violoj estas la apartaj floroj
tie ĉi. La tegolaj tegmentoj kaj brikaj muroj koloras la tutan urbon roze.
Inter Mediteraneo
kaj Atlantiko,
proksime de la montaro Pireneoj,
Tuluzo estas la 4a urbo en Francio, ĉefurbo de la departemento
Haute-Garonne (Supra Garono) kaj de la
regiono Sudo-Pireneoj.
Tuluzo enhavas abundajn kulturajn riĉaĵojn. De
2400 jaroj Tuluzo estis sinsekve
kelta urbo, aliancano de
Romo, ĉefurbo de la
Vizigota
reĝlando, posedaĵo de franca reĝo Kloviso,
grafurbo kun la grafoj Raymond kaj la "Kapituloj" (konsilantaro). Nova
religio disvastiĝis en la regiono, la Katarismo.
La katolika eklezio en du krucmilitoj sange venkis ĝin kaj samtempe la
okcitanan kulturon, kiu tiam estis brilega. Kiam
Tuluzo riĉiĝis dank'al la mondkomerco de la pastelo, konstruiĝis la
famaj rozkoloraj brikaj domoj. Dum la religiaj militoj, la Kapitulojn
forpelis la Eklezio, kiu tiam regis la urbon kun multaj religiaj
institutoj (monaĥejoj, seminarioj).
En Tuluzo estas la plej malnova akademio de
Floraj Ludoj kaj la dua universitato en Francio
(pli ol 100 000 studentoj). La Suda Kanalo,
kiu ligas Atlantikon
al Mediteraneo,
prosperigis la urbon.
Tuluzo nun fariĝis la ĉefurbo de aero- kaj
astro-naŭtiko kaj
famiĝis ankaŭ en aliaj fakoj (elektroniko,
informadiko,
ĥemio,
esploro, ktp.)
Aeronaŭtiko disvolviĝas . La
elfaristo de la unua aeroplano , Clement ADER , devenas de apud TULUZO . En 1923
aviadiloj portas la poŝtaĵojn al Maroko kaj al Dakar . Poste en Sud Amerikanon .
En 1969 flugas unua-foje la supersona Concorde . La kompanio Aerospatiale
laborigas 10 000 personojn kaj konstruas la aviadilojn Airbus.
Tuluzo ĝemiliĝis kun multaj urboj :
ATLANTA -(Usono) , BOLOJNO (Italio ) , ĈONKING (Ĉinio) , ELCHE (Hispanio ) ,
KIEV (Ukajno ) , kaj TEL-AVIV (Israelio ) .
Kelkaj monumentoj
Kapitolo :
La "kapitul" estris la urbon ; la fasodo (18 -a
jarcento ) havas 128 m da longo . En la korto oni ekzekutis dukon , kiu ribelis
kontraŭ la reĝo ,en 16"é . La kontruo estas la
urbodomo ; la salono de la famuloj ricevas la geedziĝantojn . En la suda alo la
teatro proponas koncertojn , operetojn , kaj ĉiu-oktobro internacian konkurson
de klasika kantado . Malantaŭe , la "Donjon" estas la turisma oficejo . La
konstruo de metroo difektis la apudan ĝardenon .
Basiliko ST-Sernin :
La plej bela kaj granda preĝejo romana en
Francio . En la navo - longa je 115 m - kunvenis pilgrimantoj.La flanka
pordo montras sur la lintelo , la apostolojn kun kapoj renversitaj kaj sur la
timpano , la ĉieliron de Kristo . Sub la absido , riĉa trezorejo entenas
relikvon kaj juvelojn . La plej malnova parto estas la kvin kapeloj de la 11 a
jarcento . Apude , staras muzeo gallo-romana .
Les Jacobins :
Post vana
diskuto kun la kataristoj en 1207 , dominiko iris al Tuluzo kaj fondis la
almozpetantan ordenon . La preĝejo entenas la
relikvon de St Thomas d'Aquin . En la klostro oni aŭdas koncertojn somere .
Haute-Garonne
Estas unu el la ok
departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. La nomo povus esti
tradukita esperanten kiel "supra Garono", ĉar la rivero Garonne naskiĝas
en la montaro Pireneoj kaj trafluas la tutan departementon. Tiu
departemento etendiĝas sur surfaco de 6 200 km² kaj havas loĝantaron de
1 100 000 homoj. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj departementoj
de tuta Francio, ĉefe dank'al sia dinamisma ĉefurbo Toulouse.
La suda
parto de la departemento situas en la montaro Pireneoj, ofte superante
3000 metrojn de alteco, la centra kaj norda partoj konsistas el larĝaj
valoj kaj montetoj.
Bredado
estas unu el la ĉefaj agrikulturaj aktivecoj, kune kun kultivado de
cerealoj (tritiko, maizo). En la ĉefurbo Tuluzo koncentriĝas multaj
modernaj industrioj (aeronaŭtiko, konstruado de Airbus aviadiloj,
konstruado de satelitoj, multnombraj sciencaj laboratorioj,...). Tuluzo
estas ankaŭ la dua plej granda universitata urbo en Francio kun pli ol
100 000 studentoj.
Haute-Garonne estas riĉa departemento en kiu turismo ludas gravan rolon:
Toulouse (Tuluzo) kun siaj monumentoj el la mezepoko (monaĥejoj,
preĝejoj, baziliko romanika de St Sernin), kaj el la renesanco, multaj
mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, prahistoriaj grotoj, ban-urboj, ĉiuj
vintraj aŭ someraj sportoj en la Pireneoj (skiado, ekskursado,...)
Katarismo:
Katarismo estis mezepoka
kristana herezo, kiu floris en suda Francio en la 12-a jarcento. Ĝia
plej furora branĉo estis albigensismo.
La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, katharos, kiu
signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis
sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons
òmes aŭ bons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en
Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).
Ili kredis en Jesuo estante Difilo. Ili havis geajn pastrojn. La
virinoj estis konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti
pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gekredantoj. La pastroj faris
voton vivi laŭ la vero, manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton,
vivi ĉaste, nenion individue posedi.
Ili rigardis la Roman eklezion nevera kristana eklezio. Inter alie
ili ne akceptis la Papon, nek Virgulinon Maria kiel Dipatrinon. Ili
kredis, ke Jesuo ne naskiĝis kiel homo, ke li estas nur spirito. Ili ne
akceptis la ritojn de la Roma eklezio.
Ili estis pacamantoj kaj rifuzis perforton. La Roma eklezio komencis
brulmortigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn
brulmortigante milojn da Kataro, ĉar ili ne akceptis alian ol sian
kredon vera.
Okcitana
lingvo
Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj
en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara
latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono
de la hodiaŭa Francio,
la norda duono de la hodiaŭa katalunaj
landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en
la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva
Svislando.
Poste pro manko
de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn
dialektojn.
La
lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas,
kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin.
Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ
malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj
ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.
|