|
Généralités:
La suda kanalo (canal du midi ) konsistas el 241 kms inter Marseillan
(kie ĝi eniras en lago de
Thau ) proksime de
SETE kaj Tuluzo.En tuluza eta haveno ("bassin de l'embouchure), ĝi
kuniĝas laterala kanalo al Garono , kiu fluas ĝis Langon apud Bordoso .
Tiele ŝiperebla akva vojo kunligas Mediteranean Maron kaj Atlantikan Oceanon
.La pasejo de Naurouze estas geografia limo inter Akvitano kaj Langvedoko
kaj ankaŭ la plej
alta loko (190 metroj !!) de la suda kanalo . De tie ĉi akvo fluas Tuluzon
kaj
Mediteranean Maron !!Ĝi estis pli longita per la kanalo
al la riverego Rhone en
Sete.
Historique:
Estas la komerco de la trikito kiu
instigis ĝian konstruadon . Konstruita dum la 17 a jarcento de 1661 ĝis 1681
dum la reĝado de Ludiviko la 14 a sub la superigardo de Pierre Paul Riquet
(Pier Pol Rike) la suda kanalo estas la plej antikva eŭropa kanalo kiu daŭre
funkcias .
La fosado de tiu kanalo estas ĥimero .
Tridek jaroj antaŭ la komenco de la konstruoj , la esploro de iu sama
projekto estis konfidita al asembleo en kiu partoprenis la patro de
P.P.Riquet . En 1666 , Colbert permesis la ekkonstruojn . Ludoviko la 14 a
ne nur ordonis la konstruadon de la reĝa kanalo en Langvedoko cele faciligi
la komercon . Nerono,Aŭgusto, Karlomagno, Francisko la 1a , Karlo la 9a kaj
Henriko la 4a jam konsideris pri ĝi antaŭ li . Kiom la reĝo ricevis la
proponon de Riquet en 1662 , li vidis la opertunecon senigi Hispanion de
parto de vivrimedoj kaj la okazon markostampi sian regnon per eterna verko .
Dum dek kvin jaroj , ĉirkaŭ 12 000 laboristoj laboris pri tiu realigado . La
kanalo malfermiĝis por la navigpovo en 1681 . Tio estis une jaron post la
morto de la inĝeniero estrinte ĝian konceptadon .
La esploro estis kompleksa
, temis pri solvo de multaj teknikaj problemoj kaj trovo de akvo por plenigi
la sulkon . P.P.Riquet starigis kompletan sistemon de
akvokolektado en Nigra Monto ( Montagne noire ) .Tie li kostruigis lagojn
(Saint Fereol , Les Camases , Lampy ) kies akvo defluas en la plej altan
parton de la kanalo (Pasejo de Naurouze) per kanaleto nomita la
"Rigole " .
Strange , la kanalo ne vere plenumis sian
servon . La ekonomia kaj politika kunteksto , la milit-streĉiteco de
Hispanio malebligis la ekonomian evoluon antaŭviditan .
Ĝi estis regardita de la samepokuloj kiel la plej grave
konstruajo de la 17 ° jarcento .
Depost 1996 ĝi estas ordigita en la listo
de la homara kultura heredaĵo. Pli vizitata ol sejno ĝi plenumas tutesola
kvinonon de la riverturismo kaj 80 % de pasaĝeroj estas eksterlandanoj .
Ouvrages:
Ĝi entenas 328 verkojn el kiu 64
kluzojn. El la artaj verkoj konstruitaj laŭlonge
de la kanalo oni povas citi :
- Ronda kluzo de Agde
- La ok kluzoj de Fonserannes apud Beziers
- La kanal-tunelo de Malpas sub la opidumo de Enserune
- La sojlo de Naurouze
- La kluzoj de Castelnaudary
- La lavejo de Montgiscard ....
|